Vygaudas Ušackas
El Vikipedio
Vygaudas Ušackas (naskiĝis en 1964) estas politikisto kaj diplomato de Litovio. Li studis juron en la Universitato Vilno kaj en la universitatoj de Oslo (Norvegio) kaj Aarhus (Danio). Ekde la 22-a de julio 2009 ĝis la 21-a de januaro 2010 li estis ministro pri eksteraj rilatoj en la registaro de Litovio, do gvidis la ministerion nacilingve nomata Lietuvos Respublikos užsienio reikalų ministerija. Li devis demisii ĉar la ŝtata prezidentino Dalia Grybauskaitė, eksa kolegino de li en la ŝtata ministerio pri eksteraj rilatoj, deklaris sian malfidon pri li.[1] [2] Posteulo estas la politikisto Audronius Ažubalis.
Notoj [redakti]
- ↑ "D.Grybauskaitė atleido V.Ušacką", artikolo litovlingva el la novaĵejo Delfi, la 26-an de januaro 2010
- ↑ artikolo de la germanlingva ĵurnalo "Stern", la 22-an de januaro 2010
Eksteraj ligiloj [redakti]
- biografio en la retejo de la litova ambasadejo en Londono
- biografieto en la ministerio pri eksteraj rilatoj (litove kaj angle)
- pliaj informoj