Władysław Gurgacz
Władysław Gurgacz pseŭdonomo „Ojciec”, „Sem” (naskiĝis la 2-an de aprilo 1914 en Jabłonica Polska (distrikto Brzozów), mortis la 14-an de septembro 1949 en Krakovo) – pola jezuito, partoprenanto de porsendependeca kaj kontraŭkomunista movado post la dua mondmilito. Kapelano de Pola Subtera Sendependiga Movado (PPAN), ekzekutita.
Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]
- En 1949 post subpremo de kontraŭkomunista ribelo la komunistaj regopovoj ordonis en ĉiu vojevodio fari politikan proceson de kleriko.
- Dum la justica murdo antaŭ juĝejo li diris: Mi kredas, ke ĉiu guto da sango senkulpe verŝita naskos milojn de kontraŭuloj kaj por vi montriĝos pereo — murdita per katina pafo en antaŭa ekzekutejo de Gestapo kune kun du Anatemitaj Soldatoj.