Walter Lippmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Walter LIPPMANN [lipman], naskiĝis la 13-an de oktobro 1895 en Leipzig (Lepsiko), mortis en 1986 en Hamburgo, estis germano, doktoro pri juro, advokato kaj prokuroro, kaj direktoro de la gramatika sekcio de la Akademio.

Lippmann faris multspecan propagandan laboron ekde 1908, instruis kaj aktivis per paroladoj kaj societa laboro. Li estis membro de la Lingva Komitato. Li tradukis literaturaĵojn, kunlaboris (plej ofte per kontrolado de manuskriptoj) en multaj literaturaj, gramatikaj kaj vortaraj verkoj. Li tradukis la Zamenhofan verkon "Lingvaj Respondoj" al la germana en 1921; La refleksiva pronomo en Esperanto en 1927; Raportoj de la Gramatika Sekcio de la Akademio (ekde 1924) kutime kun disertacioj pri lingvaj problemoj. En 1965 li estis distingita per honorbroĉo de GEA.

Lippmann elmigris en julio 1941 al Usono kaj fine de la 1940-aj jaroj, loĝanta en Filadelfio, estis membro de Amerika Esperanto-Akademio. En 1955 li revenis al Germanujo kaj ekloĝis en Hamburgo (Grillparzerstr. 4, I r.). En 1957 laboris ĉe li kelkajn monatojn Claus von Amsberg, la posta reĝin-edzo de Nederlando.

Literaturo

Germana Esperanto-Revuo 1955, p. 112

Eksteraj ligiloj