Wieland

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Wieland [Vi:lant] estas germanlingva nomo, kiu uzatas kaj kiel persona kaj kiel familia nomo.

Origine la persona nomo estas la germana formo de la personaĵo Volundo el la nordĝermana mitologio.

Kiel familia nomo ĝi aparte konatas pro la germanlingva poeto, aŭtoro, tradukisto kaj verkisto Christoph Martin Wieland (1733–1813). Dumtempe li vivis en la pitoreska Wieland-bieno (Oßmannstedt), kiu nun portas lian nomon, havas muzeon en la palaco Wittumspalais de Vajmaro, kun Goeto estis la ĉefa mentoro de la kultura Kastelo Tiefurt, kaj honore al li ricevis sian nomon la asteroido 8108 Wieland.

Krome la familian nomon interalie portas

  • la kemiisto Heinrich Otto Wieland (1877-1957), kiu en 1928 honoriĝis per la Nobel-premio pri kemio, kaj
  • la esperantisto M. Wieland, inter la 1-a kaj 2-a mondmilitoj anonca redaktoro de la gazeto Heroldo de Esperanto.

Kiel persona nomo ĝi interalie apartenas al

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]