Willehad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta Willehad (mezepoka ksilografaĵo)

Willehad (n. ĉ. 745, m. la 8-an aŭ 9-an de novembro 789) estis sanktulo kaj episkopo de Bremeno, Germanio.

Fria vivo

Li estis anglosakso kaj naskiĝis en Northumbria. Verŝajne li edukiĝis ĉe Jorko antaŭ ordeniĝi tie. Li estis amiko de Alcuinus.

Frisio

Ĉirkaŭ 766 li iris al Frisio por daŭrigi la misiadon de Sankta Bonifacio kiujn la frisoj martirigis en 754. Ekde 780 Karlo la Granda komisiis lin prediki kristanismon laŭ la bordoj de Rivero Weser. La frisoj penis mortigi lin sed malfacile li eskapis, kaj fuĝis al la regiono ĉirkaŭ Utrecht. Ankaŭ tie la paganoj penis mortigi lin pro detruo de temploj.

Misiado inter la saksoj

En 780 Karlo la Granda komisiis lin prediki inter la saksoj. Post du jaroj, sub Widukind la saksoj ribelis kontraŭ Karlo la Granda kaj denove Willehad fuĝis, ĉi-foje al Frisio. Li iris al Romo kie li informis papon Hadrianon la 1-an pri sia laboro. Reveninte al Germanio, li pasis du jarojn ĉe la abatejo de Echternach. Post kiam Karlo la Grando subpremis la saksan ribelon kaj devigis Widukind baptiĝi, Willehad kaj siaj kunuloj rekomencis sian predikadon inter la saksoj, kies episkopo li iĝis en 787. Li fondis multajn preĝejojn kaj la katedralon de Bremeno, la ĉefloko de lia diocezo. Li konsekris la katedralon ne longe antaŭ sia morto, kaj tie li entombiĝis.

Laŭlegende en 860 malsana knabino de Wege vizitis lian tombon kaj estis mirakle resanigata.