William Bailey

El Vikipedio, la libera enciklopedio

William BAILEY [bejli] (naskita la 24-an de decembro 1866 en Manchester; mortinta en 1946[1]) estis angla esperantisto, muzikisto, ano de la Akademio de Esperanto.

Li esperantistiĝis en 1905 kaj de tiam li kunlaboris en The British Esperantist, La Esperanta Instruisto, Esperanto Monthly kaj Literaturo.

Li kunlaboris en la Esperanta-Angla vortaro de Miltidge kaj en la kontrolado de la Bibliaj tradukoj.

Estas konata lia traduko de "Thought Power" (Penspotenco) de Anna Mills.

Li profunde studis la verkojn de L.L. Zamenhof kaj ĝisoste sekvas ilin. Li estis "vivanta konkordanco" al la Zamenhofa verkaro.

Tradukoj

  • Anna W. Mills: Penspotenco (Eastbourne, - 44 p.)
  • Upton Sinclair: Petrolo! (London: Esperanto Publ. Co., 1936)
  • J. Vezey Strong: Civitano William Penn (London: Societo por Mondamikiĝo, 1911. - 12 p.)
  • Giuseppe Verdi: Facilanimaj estas virinoj (La donna è mobile - el la opero Rigoletto. - En: Kantu ni!)
  • George Frederick Wates: De tutmonda perforto al tutmonda frateco (London: Esperanto Publ. Co., 1938. - 119 p.)
  • George Frederick Wates: Progresado kaj la pasinteco: ekrigardo tra la tempaĝoj (London, Esperanto Publ. Co., 1936. - X, 152 p.)

Fontoj

  1. Niaj mortintoj 1939–1946, en: Esperanto novembro-decembro 1946, paĝo 4.