William Hopkins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Hopkins
Persona informo
William Hopkins
Naskiĝo 2-an de februaro 1793 (1793-02-02)
en Nottinghamshire
Morto 13-an de oktobro 1866 (1866-10-13) (73-jaraĝa)
en Kembriĝo
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Petrodomo • Universitato de Kembriĝo vd
Profesio
Okupo matematikisto • kriketisto • geologo vd
Laborkampo matematikisto vd
Doktoreca konsilisto Adam Sedgwick vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

William HOPKINS, membro de la RS (2a de februaro 1793 – 13a de oktobro 1866) estis angla matematikisto kaj geologo. Li estas fama kiel privata tutoro de aspirantaj subgradiĝintoj de Kembriĝo, kio havigis al li la kromnomon "senior-wrangler maker."

Li faris ankaŭ gravajn kontribuojn asertante solidan, pli ol likvidan, internon por la Tero kaj klarigante multajn geologiajn fenomenojn laŭ tiu modelo. Tamen, kvankam liaj konkludoj montriĝis ĝustaj, lia matematika kaj fizika rezonado estis poste rigardata kiel neracia.

Hopkins ege interesiĝis pri muziko, poezio kaj pentrarto de pejzaĝoj. Li vivis la vivofinon en psikiatria hospitalo en Stoke Newington.