William Thomas Pritchard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

William Thomas Pritchard (13a Oktobro 1829 - 1a Novembro 1907) estis brita konsulo, adventuristo kaj esploristo.

Pritchard naskiĝis en Papeete, Tahiti, kiel filo de George Pritchard. Li edukiĝis en Britio antaŭ reveni kuniĝi kun sia patro, nome britia konsulo en Samoo. En Samoo, li akiris esceptan konon de polineziaj lingvo kaj tradicioj. En 1858 li iĝis unua brita konsulo ĉe Fiĝioj, kaj samjare li veturis al Anglio kun propono el Seru Epenisa Cakobau por cedi Fiĝiojn al la brita krono. Li estis elpostenigita en 1863.

Li estas memorigita en la nomo de la Polinezia megapodo Megapodius pritchardii kaj en la planta genro Pritchardia.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]