Willy Wonka & the Chocolate Factory (1971)
Etoso
Willy Wonka & the Chocolate Factory (Willy Wonka kaj la ĉokolado-fabriko) estas usona filmo de Mel Stuart aperinta en 1971, adaptita de romano de Roald Dahl.
Rakonto
Charlie estas knabeto kiu havas solan revon: trovi unu el la kvin oraj biletoj, kiujn Willy Wonka, la fama ĉokoladisto, kaŝis en siajn ĉokoladojn. Fakte, tiuj biletoj permesas eniri en la plej sekretan ĉokolado-fabrikon en la mondo kaj malkovri la tieajn eksterordinarajn surprizojn, kiuj kaŝiĝas...
Teĥnikaĵoj
- Originala titolo: Willy Wonka & the Chocolate Factory
- Reĝisoro: Mel Stuart
- Scenaro: Roald Dahl por la 1-a versio, poste reverkita de David Seltzer
- Lando: Usono
- Daŭro: 100 minutoj (1 horo 40 minutoj)
Rolularo
- Peter Ostrum: Charlie Bucket
- Jack Albertson: Avo Joe
- Gene Wilder: S-ro Willy Wonka
- Julie Dawn Cole: Veruca Salt
- Paris Themmen: Mike Teavee
- Denise Nickerson: Violet Beauregarde
- Diana Sowle: S-ino Bucket
- Nora Denney: S-ino Teavee
- Michael Bollner: Augustus Gloop
- Leonard Stone: S-ro Beauregarde
- Roy Kinnear: S-ro Salt
- Ursula Reit: S-ino Gloop
- Gunter Meisner: Arthur Slugworth, S-ro Wilkinson
- Aubrey Woods: Bill
- David Battley: S-ro Turkentine
- Peter Capell: Tinker
- Werner Heyking: S-ro Jopeck
- Peter Stuart: Winkelmann
- Tim Brooke Taylor: Komputilisto
Vidu ankaŭ
- Charlie and the Chocolate Factory de Tim Burton, 2005, adaptita de la sama romano de Roald Dahl.