Aubrey Woods

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aubrey Woods
Naskiĝo la 9-an de aprilo 1928(nun 1928-04-09)
Londono, Flago-de-Anglio.svg Anglio
Morto la 7-an de majo 2013 (85-jara)
Nuptopartnero Gaynor
Karakteriza(j) rolo(j) Kontrolisto (Doctor Who)
Bill (Willy Wonka & the Chocolate Factory)
v  d  r
Information icon.svg

Aubrey WOODS (naskiĝis la 9-an de aprilo 1928(nun 1928-04-09) en Londono, mortis la 7-an de majo 2013[1]) estis Brita aktoro.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Lia unua filma rolo estis tiu de Smike en Nicholas Nickleby (1947). Sur scenejo li ludis la rolon de Fagin en la produkto Oliver! de Lionel Bart en la New Theatre, St Martin's Lane en la 1960-aj jaroj kune kun Nicolette Roeg kaj Robert Bridges. Woods ludis rolon de Bill la Candy Store Owner en Willy Wonka & the Chocolate Factory (1971), kantante "The Candy Man" ĉe la komenco de la filmo. Dum la fruaj 1970-aj jaroj li kunlaboris en la muzikalo, Trelawny kun amiko Julian Slade.[2]

Liaj televidaj kreditoj inkluzivas Z-Cars, Up Pompeii!, Doctor Who (en la serio Day of the Daleks), Blake's 7, Auf Wiedersehen, Pet kaj Ever Decreasing Circles. Li ankaŭ aperis kiel Jacob kaj Potiphar en la produkto de 1991 de Joseph and the Amazing Technicolor Dreamcoat en la London Palladium, kies muzikfilmo supreniris la Britajn Albumajn Ĉartojn en aŭgusto 1991. Radiaj kreditoj inkluzivas la originalan radio-serion de The Hitchhiker's Guide to the Galaxy, aperanta en Fit the Sixth.

Supervivis lin lia edzino Gaynor, kiun li renkontis en RADA (Royal Academy of Dramatic Art) kaj kun kiu li edziĝis en 1952.[2]

Parta filmaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aubrey Woods. The Times (14 Majo 2013).
  2. 2,0 2,1 Michael Coveney Obituary: Aubrey Woods, The Guardian, 14 Majo 2013

vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]