Wim Koopmans

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Wim Koopmans
Persona informo
Naskiĝo 28-an de septembro 1918 (1918-09-28)
en Hilversum
Morto 9-an de februaro 2006 (2006-02-09) (87-jaraĝa)
en Oosterbeek
Lingvoj nederlandaEsperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Edz(in)o Jelly Koopmans-Schotanus
Infanoj Benata Koopmans • Donita Koopmans • Feliĉa Koopmans • Espero Koopmans
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto
vdr

Willem Hendrik (Wim) KOOPMANS (naskiĝis en 28-an de septembro 1918 en Hilversum, mortis la 9-an de februaro 2006 en Oosterbeek) estis nederlanda esperantisto kaj instruisto. Li estis dumviva membro de UEA kaj funkciis plurajn jarojn kiel delegito.

La 12-an de aprilo 1950 en Hilversum li edziĝis al Jelly Schotanus. Iliaj kvar infanoj Benata (1951), Donita (1954), Feliĉa (1956) kaj Espero (1957-2010) iĝis denaskaj esperantistoj.