Wolfgang Gleissberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Wolfgang Gleißberg, naskiĝinta la 26-an de decembro 1903 en Breslau; mortinta la 23-an de aŭgusto 1986 en Oberursel) estis germana astronomo, matematikisto kaj fizikisto.

Kiel helpanto ĉe la Observatorio Vroclavo interesis lin inter alie problemoj de la stela interno, ekzemple, la ŝanĝiĝo de la lokaj variabloj sekve de sanĝiĝanta radiuso. En 1933 li estis eksigita pro sia juda kredo. Li elmigris al Turkio kaj konstruis kune kun la ankaŭ elmigriĝinta samkredano Erwin Freundlich kurson pri astronomio en la Istanbula Universitato, el kiu rezultis astronomia lernolibro en la turka. En 1958 li revenis al Germanio kaj ĝis sia morto en 1986 laboris kiel profesoro pri astronomio en la universitato de Frankfurto ĉe Majno, loĝanta en la okcidenta antaŭurbo Oberursel.

Li gajnis apartan renomon pri esplorado de sunmakuloj, kaj trovis 80- ĝis 90-jarajn ciklon pri ilia aktiveco, kiu honore al li ricevis la nomon "Gleißberg-ciklo". Baze de la malsamaj cikloj de la sunmakuloj li kreis metodon prognozi la sunan aktivecon, kiun inter alie Karl Rawer sukcese aplikis por prognozi la disvastiĝon de mallongondoj.

Libroj kaj artikoloj

  • Wolfgang Gleißberg, "Die Bewegung einer rollenden Kreisscheibe als Problem der Variationsrechnung", 1930, disertacio, Breslau
  • [1] Vierteljahresschrift der Astron. Ges. 61 (1926) 103.
  • [2] Vierteljahresschrift der Astron. Ges. 62 (1927) 66.
  • [3] Gleißberg, W.: Math. Z. 28 (1928) 372.
  • [4] Vierteljahresschrift der Astron. Ges. 63 (1928) 140; 64 (1929) 178.
  • [5] Gleißberg, W.: Astron. Nachr. 243 (1931) 307.
  • [6] Gleißberg, W.: Astron. Nachr. 246 (1932) - 329; 248 (1933) 317; 249 (1933) 373.
  • [7] Vierteljahresschrift der Astron. Ges 69 (1934) 264.
  • [8] Widmann, H.: Exil und Bildungshilfe,Verlag P. Lang 1973.
  • [9] Gleißberg, W.: Sterne und Weltraum 6 (1967) 275.
  • [10] Freundlich, E. F., Gleissberg, W.: Astronomi (türkisch) Istanbul 1937.
  • [11] Schmidt Schönbeck, C.: 300 Jahre Physik und Astronomie an der Kieler Universität, Verlag F. Hirt, Kiel, 1965,261 paĝoj.
  • [12] Gleißberg, W.: Zs. f. Astrophys. 13 (1937) 255.
  • [13] Gleißberg, W.: Monthly Notices R.A.S. 98 (1937) 164.
  • [14] Gleißberg, W.: Astron. Nachr. 267 (1938) 121.
  • [15] Gleißberg, W.: Zs. f. Astrophys. 55 (1962) 153.
  • [16] Berry, P. A. M.: Vistas in Astron. 30 (1987) 97.
  • [17] Gleißberg, W.: Astrophys. J. 110 (1949) 90.
  • [18] Gleißberg, W.: Die Häufigkeit der Sonnenflecken, Akademie Verlag, Berlin 1952, 91 paĝoj (Serio: Scientia astronomica; volumo 2)
  • [19] Gleißberg, W.: Sterne und Weltraum 10 (1971) 95.
  • [20] Gleißberg, W.: Astron. Nachr. 263 (1937) 13.
  • [21] Mitteil. der Astron. Ges. 15 (1962) 37.
  • [22] Mitteil. der Astron. Ges. 17 (1964) 148.
  • [23] Mitteil. der Astron. Ges. 31 (1972) 278.
  • [24] Mitteil. der Astron. Ges. 16 (1963) loo.
  • [25] Mitteil. der Astron. Ges. 41 (1977) 78.
  • [26] Mitteil. der Astron. Ges. 44 (1978) 79.
  • [27] Waltenberg, H., Gleißberg, W.: Sterne und Weltraum 7 (1968) 217.

Libroj pri la maso-lumforto-rilato

Eksteraj ligiloj