Wolfgangsee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Wolfgangsee
Vidita de S-ta Gilgen
Vidita de S-ta Gilgen
Situo Salzkammergut, Aŭstrio
Koordinatoj 47°45′N 13°24′O  /  47.75°N, 13.4°O / 47.75; 13.4 (Wolfgangsee)Koordinatoj: 47°45′N 13°24′O  /  47.75°N, 13.4°O / 47.75; 13.4 (Wolfgangsee)
Landoj de la baseno Aŭstrio
Surfaca areo 13 km²
Maksimuma profundo 114 m
Akva volumeno 667,07 milionoj m³
Setlejoj Strobl, S-ta Gilgen, Abersee, Ried, Sankt Wolfgang im Salzkammergut
v  d  r
Information icon.svg

Wolfgangsee (Volfganga Lago) estas lago en Aŭstrio situanta plejparte en la federacia lando Salcburgio. Ĝi estas unu el la plej bone konataj lagoj de la ripozloka regiono Salzkammergut. Ĝia defluo estas la rivereto Ischl.

Ĉe la lago situas la urboj Strobl, Sankt Gilgen kaj ĝia antaŭurbo Abersee kaj Ried en Salcburgio kaj Sankt Wolfgang en la federacia lando Supra Aŭstrio. La parto de la Wolfgangsee apud Sankt Gilgen estas nomata Abersee. La lago havas areon inter 12,9 kaj 13,1 km².

Wolfgangsee

La Wolfgangsee estas plene ĉirkaŭita de montoj. En ĝia sudo kaj sudokcidenta situas la Osterhorngruppe, montara sistemo 1800 metrojn alta. Rekte sude de Sankt Gilgen troviĝas la Zwölferhorn (1521 m), kiu povas esti vizitata per kabla aŭtomobilo. Sur la norda flanko de la lago situas la monto Schafberg (Ŝafmonto). Dentrada fervojo, la Schafbergbahn (ŝafmonta fervojo), kondukas supren al la montopinto je 1782 m.

Turismo estas la ĉefa enspezo-fonto de la regiono ĉirkaŭ la lago. En la tri komunumoj apud la lago nuntempe troviĝas ĉ. 8.500 gast-litoj, kiuj ebligas ĉ. 900.000 tranoktojn. Ĉ. 75 % de la tranoktoj okazas dum somero, ĉ. 25 % dum vintro. En 1998 la tri komunumoj fondis komunan turisman organizaĵon, la "Wolfgangsee Tourismus Gesellschaft (WTG)" (Turisma Asocio de Volfganga Lago).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Retejo de la turisma asocio de Wolfgangsee en pluraj lingvoj