Xavier Hanotte

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Xavier HANOTTE (n. la 31-an de oktobro 1960 en Mont-sur-Marchienne) estas belga kaj valonia verkisto. Li emas montriĝi precipe fiera pri sia valonia deveno, kiel evidentigas unu el liaj biografioj[1] aŭ alilandaj kritikistoj, kiuj ofte komparas lin kun Georges SimenonHenri Michaux[2]. Li nuntempe vivas en Bruselo. Unue formadita kiel germanisto, kaj post iom da tempo ene de jura eldonejo, li sekve specialiĝis pri komputiko. Hanotte estas la tradukisto de la antverpena aŭtoro Hubert Lampo kaj de la angla poeto Wilfred Owen. Li kutime publikigas siajn romanojn pere de la eldonejo Belfond.

Verkoj

  • Manière noire, romano, Belfond 1995
  • De secrètes injustices, romano, Belfond
  • Derrière la colline, romano, Belfond 2000
  • Les lieux communs, romano, Belfond 2002
  • Poussières d'histoire et bribes de voyage, poemoj, le Castor Astral 2003
  • Ours toujours, romano, Belfond 2005
  • L'Architecte du désastre, noveloj, Belfond 2005
  • Un goût de biscuit au gingembre, Estuaire 2006

Referencoj