Yatate

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Desegno de tipa yatate
Yatate el la Edo-epoko

Yatate (japane: 矢立) estas persona aro pipforma uzita en mezepoka Japanio. Ĝi estas ujo kun parto por inkoplena kotono kaj alia por peniko kaj foje papertranĉilo.

Yatate signifas litere "sagosubtenaĵo" (ya - "sagoj", tate - "subtenaĵo"). La nomo devenas de la fakto, ke tradicie bushi uzis la inkoŝtonon en la fundo de la sagujo.

Tradicia japana kaligrafio originis en Ĉinio kaj uzas la "klerultrezoron": inkoŝtonon, inkobastoneton (sumi) kaj penikojn. Likvan inkon oni obtenas skrapante la bastoneton kontraŭ la ŝtonon kaj aldonante akvon. La tuto estas granda, peza kaj necesas iom da tempo por prepari la inkon.

Dum la Kamakura-epoko (1185-1333) aperis la ideo plenigi kotonpecon de inko. Tiel sufiĉas tuŝi la kotonon per la peniko por povi tuj skribi. Metante la kotonon en inkujon (sumi tsubo), oni povis transporti uzopretan inkon sen danĝero elverŝi ĝin.

La unuaj yatate-oj similis al eŭropaj skribilujoj; la pipformo estis eltrovita por transporti pli da inko. Oni portis ĝin metita en la obi-on.

Je la fino de la Edo-epoko aperis varianto de la lasta modelo, kie la inkujo estas ligita al penikujo de ĉeneto, kaj la yatate estis tiel uzata kiel netsuke por fiksi ĝin ĉe obi.

Dum la epoko kiam estis permesita nur al bushi-oj porti nihonto-n, iuj yatate-oj kaŝis klingon, kaj tiel povis servi kiel defendiloj.

Rimarkinda eco de malfruaj yatate-oj estas ke ili estas el speciala alojo el oro kaj kupro, shakudo, kiu estas belege malhelruĝa.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]