Ylljet Aliçka
Ylljet ALIÇKA (naskita la 23-an de junio 1951 en Tirano) estas albana verkisto. De 2007 li estas la ambasadoro de Albanio en Francio.
En Esperanto aperis
- La sloganoj el ŝtonoj. (Parullat me gurë.) Rakontoj inspiritaj de la vivo en Albanio dum la diktaturo de Enver Hoĝa kaj de la vivo en la nova Albanio. Tradukis Tomasz Chmielik kaj Bardhyl Selimi. 83 paĝoj. Świdnik 2013. ISBN 9788392874027.