Yngling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
klasa simbolo
simbolo de la velboata klaso
Boataj mezuroj
longo: 6,35 m
larĝo: 1,73 m
alto de la ŝipa trunko super la akvosurfaco : ĉ. 45 cm
alto sub la akvosurfaco (kun kilo): 105 cm
pezo (velopreta): ĉ. 645 kg
vela areo (sume): 14 m²
Ceteraj informoj
velboata indico: 112
velŝipa klaso: internacia, olimpika de 2004 ĝis 2008

La velŝipa klaso Yngling estas grupo da normigitaj velŝipoj kun fiksa kilo. En la Someraj Olimpikoj de 2004 en Ateno kaj 2008 en Pekino en la klaso okazis olimpika virina regatto.

La velŝipa tipo konstruiĝis en 1967 de la norvego Jan Herman Linge, kiel aldono al la pli granda olimpika veljaĥto Soling.

La nomo ne aludas al la skandinavia reĝa dinastio Yngling, sed de la norveglingva vorto por "junulo" - Jan Herma Linge konceptis la boaton por sia tiutempe adoleska filo.

La ŝipoj de la klaso ne povas komplete subakviĝi. Tion kaŭzas aerujoj en la ŝipaj pruo kaj poŭpo. Ekde la jaro 1991 la novaj boatoj estas konstruataj per duobla fundo, kio aldone altigas la sekurecon.

aŭstria ŝipo de la klaso

Pro la striktaj klasaj reguloj, kiuj unuecigas la ŝipan trunkon, la rigilaron kaj velaron kaj estas kontrolataj per la internacia velada federacio ISAF, eblis eviti ke pli kaj pli multekostaj materialaj konstruaj karakterizaĵoj tre influus la rapidecon. Tiel en internaciaj regattoj de la velŝipa klaso malnovaj kaj pli novaj ŝipoj same konkuras pri la unuaj rangoj. Ekzemple la mondĉampiona teamo de la jaro 2000 uzis ŝipon jam konstruitan en 1971.

Ankaŭ en uzo de la granda spinaker-velo, kiu rapidigas la ŝipon kiam la vento venas preskaŭ de malantaŭe sed kompense ankaŭ malstabiligas ĝin, la ŝipo facile regeblas per du velistoj, kaj ne necesas aparte granda fizika forto. Por internaciaj regattoj la klasaj reguloj tamen preskribas tripersonan velistaron.

Someraj Olimpikoj[redakti | redakti fonton]

La 10-an de novembro 2000 la klaso de la internacia velada federacio ISAF estis elektita kiel olimpika virina kilŝipa klaso por la Somera Olimpiko 2004 en Ateno. Sume virinaj teamoj estis permesitaj al la koncerna regatto en Ateno. Samspeca regatto okazis en la Somera Olimpiko 2008. En la Somera Olimpiko 2012 la klaso estis anstataŭita pere de la velŝipa tipo Elliott 6m .

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]