Velboata indico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
regatto kun velboatoj el diversaj klasoj, en Hamburgo

Velboata indico estas kalkula formulo, kiu en la sporto velado celas kompari velboatojn el diversaj klasoj en regatto, do velada konkurso: La diversspecaj boatoj ĉiuj velas la saman konkursovojon sur akvosurfaco, por ĉiu boato oni mezuras la tempon, kiun ĝi bezonis por la vojo, kaj poste la pli etaj, malrapidaj boatoj laŭ sia klaso ricevas pli altan kaj la grandaj, rapidaj boatoj laŭ sia klaso pli malaltan indicon, el kiu kalkuleblas "indica tempo" - kaj la regatton gajnas la boato, kiu havas la plej malaltan indican tempon, do laŭ la kompariga indico estis la plej rapida.

La norma velboata indico havas la anglan nomon yardstick (prononco pli-malpli "ja:dstik", en Esperanto "jarda longomezurilo"). Ĝi kalkuliĝas laŭ la sekva formulo:

Ekzistas unuopaj listoj de velboataj indicoj de la unuopaj velboataj klasoj laŭ individuaj naciaj asocioj pri velado. Aparte konataj estas la indico-listoj de la Britia Reĝa Jaĥta Asocio "Royal Yachting Association" (RYA), de la Germania Velista Asocio "Deutscher Segler-Verband" (DSV) kaj la skandinavia indica sistemo "Lingdö-Yardstick-System" (LYS).