Zachary Quinto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zachary Quinto dum aprilo 2007

Zachary John Quinto (naskiĝis la 2-an de junio 1977 en Pittsburgh, Pensilvanio) estas usona aktoro.

Vivo

Quinto naskiĝis la 2-an de junio 1977 en Pittsburgh, Pensilvanio kiel filo de irlanda kaj italiaj gepatroj[1] kaj kreskis en la antaŭurbo Green Tree. Lia patro John, profesia frizisto, mortis kiam Zachary estis sep-jara. Jam en aĝo de 11 jaroj, la junulo prezentiĝis en produktaĵoj de la muzikteatra ensemblo Pittsburgh City Light Opera. Kiel mezlernejano li ricevis la aktoran premion Gene Kelly Award, por sia rolo en la filmo Pirates of Penzance. Li decidiĝis iĝi profesia aktoro, kaj post la mezlernejo inter la jaroj 1995 ĝis 1999 studis muzikteatron en la aktora universitato Carnegie Mellon.

Dum la jaro 2000, Zachary Quinto translokiĝis al okcidenta Usono, por aktore karieri en la filmaj studioj de Hollywood proksime de Los-Anĝeleso. Li ludis rolojn en multaj diversaj televidaj serioj. La unuan ripetiĝantan rolon li havis dum 2004 en la televida serio "24". Ekde 2006 Zachary Quinto en la televida serio Heroes ludas la horloĝiston Gabriel Gray alinome Sylar. Por tiu rolo li ricevis plurajn aktorajn premiojn.

En la kineja filmo Star Trek de 2009, li ludas la rolon de la juna duonvulkanano Spock.

Listo de filmoj

televidaj serioj (elekto)

  • 2003 ĝis 2004: 24 en la rolo de Adam Kaufman
  • 2006: So NoTORIous en la rolo de Sasan
  • ekde 2006: Heroes en la rolo de Gabriel Gray alinome Sylar

Kinejaj filmoj (elekto)

Referencoj

  1. laŭ artikolo pri Zachary Quinto en la gazeto Pittsburgh Post (angle)

Eksteraj ligiloj