Zaprešić
Zaprešić (zapreŝitj) estas urbo en Kroatio, en departemento de Zagrebo. Ankoraŭ 8 komunumoj apartenas al la municipo.
- Areo de la municipo: 52.60 km²
- Alto super la marnivelo: 128 m
- Loĝantaro en la municipo: 23 125, en la urbo: 17 538 (en 2001)
- Poŝtkodo: 10 290
- Telefonprefikso: 01
- Aŭtokodo: ZG
Situo
Zaprešić situas laŭ ĉefvojo kaj fervojo Zagrebo-Slovenio. La ĉefurbo troviĝas 17 km-ojn.
Historio
Pli frue romianoj vivis tie. La unua mencio devenis el 1334. Ĝis Traktato de Trianon Zaprešić apartenis al Habsburga Imperio, al Hungara reĝlando laŭ persona unio ekde 1091, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio, fine ekde 1991 al Kroatio.
Vidindaĵoj
- kastelo
- monumento de Josip Jelačić
- moderna preĝejo
Famulo
- banuso Josip Jelačić