Zeljonka atako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexei Navalny post zeljonka atako en Moskvo (2017)

Zeljonka atako (ruse зелёнка, brilverde) estas provoko aŭ perforta atako per verdbrila farbsolvaĵo, sur la korpon (kutime la vizaĝon) de viktimo, ofte uzata dum la unua jardeko de la 21-a jarcento kiel politika armilo kontraŭ ĵurnalistoj kaj politikaj oponantoj en Rusio kaj Ukrainio[1].

Kiel rezulto, zeljonka atako kaj la verda koloro ĝenerale iĝis simbolo de politika protesto en Rusio.

La viktimoj de zeljonka atakoj estis kutime iuj ukrainaj politikistoj kaj gvidantoj de la rusa opozicio, inkluzive de ekzemple Miĥail Kasjanov, Aleksej Navalnij kaj Lyudmila Ulitskaya[2][1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (en) Nikolay Syrov, ‘Zelyonka': the Anti-Putin Antiseptic. Global Voices. la 23-an de marto 2017
  2. (en) Why are Russian opposition leaders’ faces turning green? In: The Economist. la 10-an de majo 2017.