Zenonas Eimutis Sabalys

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zenonas Eimutis Sabalys
Persona informo
Naskiĝo 2-a de januaro 1939
en Kaunas, (Litovio)
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1956
vdr

Zenonas Eimutis Sabalys (naskiĝis 2-a de januaro 1939 en Kaunas, Litovio) estas inĝeniero konstruisto, esperantisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1955 li eminente finis mezlernejon de urbo Šilutė (en apudmara regiono de Litovio) kaj en 1960 finis Kaŭnan politeknikan instituton (nun Kaŭna teknologia universitato). Tiel Z. Sabalys fariĝis inĝeniero konstruisto. En 1962 li edziĝis (la edzino - Dalia, iliaj filinoj - Eglė kaj Audronė) kaj translokiĝis al urbo Šiauliai. Komence li laboris kiel inĝeniero, sed baldaŭ iĝis ĉefo de Ŝaŭla Meĥaniza administrejo. Li partoprenis ĉe konstruado de Cementa produktejo en Naujoji Akmenė kaj en Šiauliai mem - en konstruado de Bicikla uzino, Televidila uzino, mikroskema uzino "Nuklonas" k.t.p. Pro sukcesaj konstruaj faroj en 1974 al Z. E. Sabalys estis atribuita honornomo "Merita inĝeniero de Litovio". Post 1979 li estis viceprezidanto de urba Plenumkomitato, respondeca pri la urba konstruado kaj arkitekturo. Post restariĝo de Litova ŝtata sendependeco, inter 1990-1995 li estis deputito de la urba konsilio. Februare de 1992 estis registrita Banko de Šiauliai kun 16-miliona kapitalo (en tiamaj rubloj), Kiel fondinto kaj gvidanto de la banko figuris Zenonas Eimutis Sabalys! Post gvidado de tiu banko li dum kelkaj jaroj gvidis filion de banko "Snoras" en Šiauliai. En 2004 al nia samideano Zenonas Sabalys estis nomita "Honora civitano de urbo Šiauliai"! Li estis prezidanto de Fontaĵo de Norda Litovio kaj ankaŭ tie li ankaŭ uzas eblecon informadi pri la internacia lingvo Esperanto.

Esperantista agado[redakti | redakti fonton]

Pri la lingvo Esperanto Z. Sabalys sciiĝis de sia patro, sed decidiĝis pri ĝi kiam novembre de 1956 en la Kaŭna Politeknika instituto fongiĝis lingvostuda E-rondeto. Tie la lingvon li lernis ĉe E-instruisto artisto Ignas Balčiūnas. En sekva jaro li ekkorespondis kun eksterlandaj esperantistoj. En 1959 li jam estis prezidanto de la instituta E-rondeto. Somere de 1959 Z. Sabalys, inter aliaj naŭ litovoj, partoprenis la unuan BET (tiam Junulara-studenta ĉebalta E-tendaro) apud Riga. En 1962, post la translokiĝo loĝi en Šiauliai, li ekgvidis E-kurson ĉe Mekaniza administrejo kaj fariĝis vicprezidanto de la urba E-rondeto. Nun dum kelkaj lastaj jaroj li instruas Esperanton en Universitato de Šiauliai. Li estas multjara estrarano de la urba Esperanto-klubo "Ruto" kaj ĉiam kunorganizas ĉiujaran aprilan E-aranĝon "Rideto". Li estas membro de UEA kaj partoprenas en UK. Z. Sabalys estis ŝlosita homo en organizado de la 43-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Šiauliai somere de 2007 li organizis eldonadon kaj speciale financadon la libreto de Romualdas Rutkauskas "Ruto" levis esperon" pri Esperanto en Šiauliai. Okaze de BET-43 li organizis eldonon de informa turizma libreto pri Šiauliai. Turisma informcentro de Šiauliai eldonis 64-paĝan plenkoloran informan libreton en Esperanto “Šiauliai. Turisma gvidilo”, kiun al Esperanto li tradukis. Ĝi estas eldonita en 500 ekz. Eldonaĵon financis Ministerio pri mastrumado de Litovio. Tiun ĉi gvidilon donace ricevis ĉiu partopreninto de la 43-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, okazintaj la 14-22-an de Julio, 2007 en Šiauliai. Flegis kontaktojn kun urbaj instancoj, akiris financan subtenon por la aranĝo. Z. Sabalys kolektis imponan personan E-bibliotekon, kiu onidire, enhavas eĉ bibliografiajn raraĵojn. Ekde decembro 2008 li estas estrarano de LEA. Lin oni povas ofte renkonti en Universalaj Kongresoj de Esperanto. En sia urbo li estas bone konata ne nur kiel konstruisto, bankisto, sed ankaŭ kiel arda esperantisto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]