Zhenbao
El Vikipedio
La insulo Zhenbao aŭ insulo Damanskij (ruse о́стров Дама́нский) estas insuleto kun areo de 0.74 km², en la rivero Ussuri sur limo inter Rusio kaj Ĉinio. Ĝi estis subjekto de teritoria disputo inter la Sovetunio kaj la Ĉina Popola Respubliko en 1969. La du landoj interkonsentis la 19-an de majo, 1991, ke la insulo apartenas al Ĉinio.
