Zinio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zinio (Zinnia) estas genro de plantoj el asteracoj - unu- kaj plurjaraj herboj kaj arbustetoj - kun kontraŭe duopaj folioj kaj kun ofte grandaj kaj okulfrape koloraj, apeksaj kapituloj; 11 specioj el Ameriko, kelkaj pororname kultivataj, precipe la eleganta zinio (Zinnia elegans) (PIV). La nomo de genro oni donis omaĝe al germana botanikisto Johann Gottfried Zinn (1727-1759).

Eleganta Zinio

Eleganta zinio estas ĝardena planto origine meksika. Ĝi estas unujara planto, kies alteco varias de 15 cm ĝis 1 m, kun koloraj floroj (blankaj, rozkoloraj, flavaj, purpuraj aŭ ruĝaj). Ĝi estas tre rezista en tropikaj klimatoj kaj, pro tio, uzata en publikaj ĝardenoj de varmaj landoj. Ziniaj floroj allogis multajn papiliojn kaj multaj ĝardenistoj plantas zinion tiucele. Oni plantas ĝin per semoj en areoj sub sunon.

Ŝablono:Ĝermo-botaniko