Zobor (monto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zobor
monto
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Nitriansky kraj
Distrikto Nitra
Montaro Tribeč
Situo Zobor
 - alteco 586,9 m s. m.
 - koordinatoj 48° 20′ 47″ N 18° 6′ 32″ O / 48.34639 °N, 18.10889 °O / 48.34639; 18.10889 (mapo)
Plej facila aliro De Nitry laŭ ruĝa turisma marko.
Situo de Zobor enkadre de Slovakio
Situo de Zobor enkadre de Slovakio
Situo de Zobor enkadre de Slovakio
Situo de Zobor enkadre de Slovakio
Situo de Zobor enkadre de Slovakio
Vikimedia Komunejo: Zobor (vrch)
Zobor
Západ slnka na Zobore

Zobor estas monto en Slovakio en la urbo Nitro en la plej suda geomorfologia parto de la montĉeno Tribeč.

Karakterizado[redakti | redakti fonton]

Zobor estas monto 586,9 m alta en la Zobora grupo Tribeč supre de Podunajská pahorkatina kaj la urbo Nitra. La monto kreas la naturrezervejon Zobora arbarostepo, kun vitejoj sur deklivoj. Ĝi estas bona belvidejo. Ĝis 1994 ekzistis el Nitro seĝa telfero al la montopinto. Ĝi nun ne plu ekzistas.

Tie estas kelkaj arkeologiaj lokoj. Sur la pinto estis prahistoria remparburgo, kiu en la 9-a jarcento plej verŝajne estis uzata ankaŭ kiel fortikaĵo de slavoj. Sudokcidente de la pinto jam en la 11-a jarcento aperis monaĥejo de benediktanoj, kies unua mencio devenas de la jaro 1111; tie estis la plej malnova lernejo en Slovakio. Monaĥejo rilatas al 9-a jarcento. Poste ĉe tiu loko aperis monaĥejo de kamalduloj. Sudoriente de la monto estis slava urbeto, 8-a jarcento. Kun la urbeto sur Zobor kaj sekvaj urbetoj en 9-a jarcento estis fundamento de apero de grandmoravia Nitro.

Kiel atingi[redakti | redakti fonton]

  • laŭ  signo de urbo Nitro (167 m)
  • laŭ  signo de municipo Žirany (251 m)
  • laŭ  signo de urboparto de Nitro – Dražovce

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]