Zoja Kosmodemjanskaja
El Vikipedio
Zoja Anatoljeva Kosmodemjanskaja (ruse Зоя Анатольевна Космодемьянская; n. 14-an de septembro 1923; m. 29-an de novembro 1941 en Petriŝevo) estis soveta virina partizano dum la dua mondmilito.
[redakti] Kontraŭstaro kaj morto
La germanoj kaptis ŝin dum agado en 1941 sur okupita areo. Oni forportis ŝin kun du aliaj kamaradoj al Petriŝevo. Oni sekse perfortis, turmentis ŝin por akiri informojn pri la partizana agado en la regiono. Post du tagoj, oni murdis ŝin.
Oni gvidis ŝin kun tabuleto en la kolo "Mi estas bruligantino" al la vilaĝa placo de Petriŝevo. Antaŭ la pendigo, ŝi kriis al al vilaĝanoj: "Kamaradoj, kial vi gapas tiel malfeliĉe? Batalu!" kaj en direkton de la pendigisto: "Ni estas pli ol 200 milionoj, vi ne povas nin ĉiujn pendigi.".
Post ŝia morto, la kadavro restis sur la foirplaco por timigi la partizan-simpatiantojn. Oni povis ŝin entombigi nur monatojn poste. Ŝia frato Aleksej Kosmodemjanskaj, nomata Ŝura, identigis la kadavron kiel sian fratinon Zoja, kiu estis konata ĝis tiam nur kiel Tanja por la vilaĝanoj. La 16-an de februaro 1942, oni - postmorte - distingis ŝin kiel unuan virinon je Heroo de la Sovetunio. Ŝia tombo troviĝas hodiaŭ en Moskvo.
Ŝian memoron rezervas monumentoj, metrostacio en Moskvo, filmo, asteroido, libroj ktp.
[redakti] Literaturo
- Ljubov Kosmodemjanskaja: Zoja kaj Ŝura. Verlag Neues Leben, Berlin 1954.

