Katedralo Zvartnoc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zvartnoco
Զուարթնոց
Monda heredaĵo

Lando  Armenio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj ii, iii
Fonto [1]
Regiono** Eŭropo
Geografia situo 40° 9′ 35″ N, 44° 20′ 12″ O (mapo)40.159744.3366Koordinatoj: 40° 9′ 35″ N, 44° 20′ 12″ O (mapo)
Koordinatoj 40° 9′ 34.97″ N 44° 20′ 11.67″ O / 40.1597139 °N, 44.3365750 °O / 40.1597139; 44.3365750 (mapo)
Registra historio
Registrado 2000  (24-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

La Katedralo Zvartnoco (armene, Զվարթնոց, -Zvarnoc- ĉielaj anĝeloj) estas cirkla katedralo en ruinoj de la 7-a jarcento je 15 kilometroj okcidente de Erevano, ĉe la limo de la urbo Eĉmiadzin, en la armena provinco Armaviro.

Zvartnoco estis konstruita dum epoko kiam la plejparto de Armenio troviĝis sub regado de Bizancio kaj dum la komenco de la invadoj al Armenio de la arabaj muzulmanoj. La konstruado ekiĝis en 642 sub la gvido de la katolikoso Nerses la 3-a (surnomita Ŝinoghla konstruanto), kiu konstruigis la majestan katedralon dediĉitan al sankta Gregorio la Iluminanto sur la loko kie supozeble okazis la renkontiĝo inter la reĝo Tiridates la 3-a kaj sankta Gregorio. Laŭ la mezepoka armena historiisto Movses Kaghankatvatsi, la katedralo konsekriĝis en 653. De 653 al 659, Nerses troviĝis en Tayk kaj la konstruado de la katedralo daŭris sub la gvido de Anastas Akarratsi. Post la araba okupado de Dvin kaj la ĉiam pli akraj militoj inter la bizanca kaj araba armeoj ĉe la orientaj limoj de Bizancio, Nerses translokigis la patriarkan palacon de la katolikoso de Dvin al Zvartnoco. Zvartnoco staris ĝis la fino de la 10-a jarcento; poste, la historiaj fontoj silentas pri la kialoj de ĝia falo.

Elfosado

Zvartnoco restis subtere ĝis kiam ĝiaj restaĵoj estis malkovritaj komence de la 20-a jarcento. La loko estis elfosita inter 1901 kaj 1907 sub gvido de la vardapeto Ĥaĉik Dadjan, malkovrante la bazon de la katedralo kaj la restaĵojn de la katolikosa palaco kaj kelon. La elfosado ankaŭ diskonigis ke Zvarnoco troviĝis sur la restaĵoj de antikvaj strukturoj de la regado de la reĝo de Urarto Rusa la 2-a.

Kune kun la preĝejoj de Eĉmiadzin, Zvartnoco estis enlistigita kiel Monda heredaĵo de UNESKO en 2000.