Zygmunt Krasiński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zygmunt Krasiński

Zygmunt Napoleon KRASIŃSKI (naskiĝis la 19-a de februaro 1812 en Parizo, mortis la 23-a de februaro 1859 en Parizo) estis granda pola verkisto, poeto, filozofo kaj unu el "kvar profetoj" (inter Adam Mickiewicz, Juliusz Słowacki, Cyprian Norwid). Pseŭdonomo - Spiridion Prawdzicki. Li estis ido de magnata familio Krasińscy.

Li studis juron ĉe Varsovia Universitato. Kiam elveturis al Svisujo li ekkonis tie literaturon kaj pensadon de eŭropa romantikismo. Plej gravan influon al lia menso havis lia patro, Wincenty Krasiński, generalo napoleona, adepto de "ejo de klasikuloj". Neniam Zygmunt povis eliri de influo de la patro, kiu ingeris same en liaj opinioj politikaj kiel en privata vivado. Tial Krasiński ne partoprenis novembran ribelon kaj devis interrompi studadon. Li forveturis eksterlanden por ke povu liberiĝi de influado de sia patro. Li estadis en Francio kaj en Italio.

Li komencis skribi ankoraŭ en Varsovio debutinte en 1828 per makabraj rakontoj laŭ stilo de gotika literaturo, tamen la famon gajnis nur post eldono de "Nie-boska komedia" ("Ne-dia komedio") en la jaro 1833. En lia plej granda verkaro estas "Irydion" (1836), "Agaj Han" (1834) kaj "Psalmoj de estonteco" (1844-1848). Krasiński estis tre influita per mesianismo. Laŭ li afero de sendependeco de Pollando rilatas de Dia afero. Laŭ multaj Krasiński volis batali sed li estis tute pacifisto.

En Pola Popola Respubliko liaj "Pisma polityczne" (Politikaj skribaĵoj) estis cenzuritaj de komunistoj. Dum la milita stato en Pollando estis eldonataj samizdate. En siaj leteroj plej bone skizis panoramon de la unua duono de la 19-a jarcento. Lia signifo konsistas en defendo de kristanisma heredaĵo de Eŭropo kaj montro de etika aspekto de politiko. Estis konvinkita pri ebla sintezo de okcidenta komunismo kun la rusa imperia ideo.

Bibliografio

  • Zbigniew Sudolski, Krasiński. Opowieści biograficzne (Krasiński. Biografiaj raontoj), LSW, Warszawa 1983, p. 611
  • Andrzej Waśko, Niewygodny wieszcz (Malfacila profetanta poeto), Nasz Dziennik, 18-19.02.2012

Vidu ankaŭ