Akto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Akto laŭ PIV estas:

  1. parto de teatraĵo, enhavanta kelkajn scenojn strikte kunligitaj, kaj dividita de la aliaj aktoj de la teatraĵo per paŭzoj (aŭ, en iuj teatraĵoj respektive inter du filmoj en kinejo, per tempo nomata interakto),
  2. oficiala grava faro aŭ decido, kaj
  3. oficiala dokumento, atestanta tian faron (ekzemple akto de naskiĝo, de edziĝo, de akuzo, transdona akto).

Leĝa akto estas oficiala dokumento de fiksa jura signifo, ekzemple testamento.

La profesion de homo, kies ĉefa tasko estas redakti kaj konservi la oficialajn aktojn, oni nomas aktisto (aŭ, se tre prioritatas la arkiva konservo, arkivisto).

Citaĵo
 Mi, post la publikaj aktoj en Bulonjo kaj Ĝenevo, havas nun nenian moralan rajton miksi min en tiun aferonZamenhof 
Citaĵo
 Liaj pensoj estis tiel solenaj, kiel ĉe la plej sankta aktoZamenhof 
Citaĵo
 Edziniĝo estas akto de prikalkulo en esceptaj aferoj kaj cirkonstancoj, sed ĝenerale ĝi estas akto de amoZamenhof 
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.