Aliso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aliso estis romia kampadejo en Granda Ĝermanujo en la epoko de la Batalo de Varus (proks. 9 p.K.). Ĝia situo estas ĝis nun ankoraŭ nekonata.

Romia historipriskribo[redakti | redakti fonton]

Por la epoko de la Batalo de Varus, je kiu la ĝermanoj estis periige venkataj la romianojn, la romiaj historipriskribistoj menciis nur unu militkampadejon nome. Aliso do estus situanta oriente de la Rejno kaj norde de la Majno en la ĝermana regiono tiam ne jam plene regata fare de la romianoj.

Manke de klaraj arĥeologiaj pruvoj fakuloj diskutadas pri la vera starloko de la fortikaĵo. En la plej multaj kazoj oni rilatigas la lokonomojn konatajn el la literaturo kun ekzistantaj kaj el tio oni pretendas, ke tiuloke estas situinta Aliso.

Ekzistas aro da teksteroj je la romiaj historiistoj Tacitus, Cassius Dio, Velleius Paterculus kaj Sextus Iulius Frontinus, kiuj mencias la nomon Aliso resp. Elison. Lige kun Elison aperas je Cassius Dio kiel la plej preciza priskribinto de la Batalo de Varus la nomo Lupias kiel nomo por rivero, en kiun enbuŝiĝas alia rivero ĝuste kun la nomo Elison. Ptolemeo mencias krome en sia Geografio iun Alisum kun ĝiaj geografiaj koordinatoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jacob Schneider: Die römischen Militärstrassen an der Lippe und das Castell Aliso : nach eigenen Localforschungen dargestellt. Duseldorfo, 1878 (Cifereca eldono de la Universitata kaj Federaciera Biblioteko je Duseldorfo)
  • Ralf G. Jahn: Der Römisch-Germanische Krieg (9–16 n. Chr.). Doktortezo Bonn 2001.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

en Paulys Realencyclopädie der classischen Altertumswissenschaft