Paŝtunoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Paŝtooj)
53 000 000
Paŝtunoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Fotomuntaĵo de Paŝtunoj

La paŝtunoj (en la paŝtuna lingvo, plurale: پښتانه‎ Pax̌tānə; singulare maskle: پښتون Pax̌tūn, female: پښتنه Pax̌tana) estas orientirana etno en suda kaj centra Azio. Ili estas la plej granda gento de Afganio. Mondvaste ekzistas proksimume 33 milionoj da paŝtunoj, el kiuj proksimume 13 milionoj vivas en orienta kaj suda Afganio (proksimume 40 % de la loĝantaro). Tamen, la lando kie loĝas plejmulto da paŝtunoj estas Pakistano, kun ĉirkaŭ 25 milionoj (15% de la loĝantaro).

Ili parolas la paŝtunan lingvon.

La nuna prezidento de Afganio, Hamid Karzai, estas paŝtuno. Ankaŭ en tiu etno havas plej fortan bazon la talibanoj, ofte konsiderataj baze kiel paŝtoa naciista movado baziĝinta sur ties tradicioj.

Nombras kiel paŝtuoj interalie diversaj nomadaj triboj, ĉefe la kuĉioj, kiuj estas ĉirkaŭ 5 milionoj da homoj. Ili estas aparte protektitaj de la afgana konstitucio kaj havas rajtojn pri kunparolo.

Ĉefaj etnaj grupoj en Pakistano, Afganio kaj ĉirkaŭaj areoj, 1980. Paŝtunoj estas en verda areo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]