Hamid Karzai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hamid Karzai
Persona informo
حامد کرزي
Naskiĝo 24-an de decembro 1957 (1957-12-24) (66-jaraĝa)
en Karz,  Reĝlando Afganio
Religio islamo vd
Lingvoj paŝtuna vd
Ŝtataneco AfganioReĝlando Afganio • Respubliko Afganio • Demokratia Respubliko Afganio • Islama Ŝtato Afganio vd
Alma mater Himachal Pradesh University • Habibia High School • Mez-Orienta Teknika Universitato vd
Partio senpartia vd
Familio
Patro Abdul Ahad Karzai vd
Gefratoj Ahmed Wali Karzai • Mahmud Karzai • Qayum Karzai vd
Edz(in)o Zeenat Karzai vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hamid Karzaj (darie: حامد كرزاي; la 24-a de decembro 1957 en Karz proksime al Kandaharo) estas afgana politikisto, kiu servis prezidanto de Afganio de 2001 ĝis 2014. En 2004, li fariĝis la unua demokratie elektita prezidanto de sia lando.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li devenas el la popolo de paŝtunoj kaj estas ano de la potenchava Popalzai-klano, el kiu venis multaj afganaj reĝoj.

Inter la jaroj 1979 ĝis 1983 li studis politikon en la Himachal-a Universitato en Ŝimla, Barato, kaj revenis en Afganion nur fine de la 1980-aj jaroj, por subteni la kontraŭsovetajn fortojn.

Post la studado li ofte vizitis Usonon, kie multaj familianoj vivas. Ekde tiu tempo oni akuzis lin je kunlaborado kun CIA. Post la retiriĝo de la sovetaj trupoj, li estis ministro en la registaro de Burhanuddin Rabbani.

Kiam la talibanoj aperis fine de la 1990-aj jaroj sur la politika scenejo, li komence akceptis ilin. Li tamen poste rompis la rilaton kun la talibanoj, kiuj supoze murdis lian patron.

Li fuĝis en 1996 al la ambasadejo de UNO. En 1997 Karzaj venigis kelkajn familianojn al Quetta kaj de tie faris klopodojn por reinstalo de reĝo Zahir Shah. Karzaj vivis kelkajn jarojn en Usono, kie frato de li posedas sukcesan restoracio-ĉenon. Estis akuzoj ke li laboris en filio de usona nafto-firmao UNOCAL, kiu planas nun pasigi naftokondukilon tra la lando, sed li malagnoskis tiun fakton.

Post la teror-atakoj en Usono, Karzaj kunlaboris kun Usono, por forigi la taliban-reĝimon kaj enpotencigi alian registaron. Li nomumiĝis jam la 4-an de decembro 2001 en la Afgana Konferenco ĉe Bonn prezidanto de la provizora registaro. Li aperis ofte kun usonaj korpogardistoj, pro kio oni akre kritikis lin iĝi marioneto.

Prezidento Karzaj defilas antaŭ la unuaj soldatoj de la Afgana Nacia Armeo.

Li reelektiĝis en 2004 kiel Prezidento, danke al la paŝtuna plimulto. Dum lia regado, la opia produktado rekreskis de 100 tunoj (2001) al 3600 tunoj (2004).

En aŭgusto de 2009 okazis novaj prezidentaj elektoj. Laŭ la unuaj novaĵoj, Karzaj akiris la absolutan plimulton en la unua voĉdono. Tamen, gravaj akuzoj pri fraŭdo devigis la okazigon de novaj balotoj en novembro.

Retpaĝo[redakti | redakti fonton]