Árpád Henney

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Árpád Henney [henei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Henney Árpád estis hungara oficiro, politikisto, ministro. Lia nomo estis ĝis 1936 estis Hennel Árpád.

Árpád Henney [1] Arkivigite je 2014-08-10 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 24-an de septembro 1895 en tiam hungara urbo Eperjes (nuntempa Prešov en Slovakio). Li mortis la 21-an de majo 1980 en Kitzbühel.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Árpád Henney batalis en la 1-a mondmilito, poste li batalis kontraŭ la Hungara Sovetrespubliko kiel neleĝa batalanto. Dum erao de Miklós Horthy li estis armea oficiro. En 1941 li iĝis trudemerito, ĉar li havis kontaktojn kun la nazioj. Li aliĝis al la Sagokruca Partio, kie li havis signifajn taskojn. Komence de la jaro 1945 li estis senpostena ministro en Kabineto Szálasi. Post falo de tiu reĝimo li rifuĝis kaj kaŝiĝis. Iom poste li estis motoro de la hungaraj naziemaj elmigrintoj. Tuj post falo de Hungara revolucio de 1956 li partoprenis en fondo de speciala taĉmento por helpi la revolucion. Li ĝismorte redaktis hungarnaziajn periodaĵojn.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Mi a Hungarizmus? (Kio estas la Hungarismo?), (1951, 1957, 1997)
  • Hungarista Emlékirat (1952)

Fontoj[redakti | redakti fonton]