Christine Brückner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christine Brückner
Persona informo
Naskiĝo 10-an de decembro 1921 (1921-12-10)
en Schmillinghausen
Morto 21-an de decembro 1996 (1996-12-21) (75-jaraĝa)
en Kaselo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Edz(in)o Otto Heinrich Kühner vd
Profesio
Okupo verkisto vd
Aktiva en Kaselo vd
Verkado
Verkoj Wenn du geredet hättest, Desdemona vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Christine BRÜCKNER [kristine brikne], aŭ origine: Christine EMDE (* la 10an de decembro 1921, † la 21an de decembro 1996) estis germana verkistino.

Ŝi naskiĝis en Schmillinghausen (nuntempe parto de Bad Arolsen en Hesio), kiel filino de pastro. Ŝi unue laboris ekz. kiel librotenistino kaj bibliotekistino kaj studis arthistorion, germanistikon kaj psikologion. En la jaro 1954 ŝi gajnis la ĉefpremion en literaturkonkurso kaj ŝi decidis dediĉi sin plene al la verkado.

De 1980 ĝis 1984 ŝi estis la prezidantino de la germana PEN-Centro. Kune kun sia edzo, la verkisto kaj pentristo Otto-Heinrich Kühner, ŝi en la jaro 1985 fondis literaturpremion por honori verkojn kun groteska humuro.

La verkaro de Christine Brückner temas antaŭ ĉio pri la problemoj inter geedzoj, familioj, geamikoj, same kiel la malavantaĝoj kiujn virinoj spertas en la socio.

Ŝi mortis en 1996 en Kassel.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Ehe die Spuren verwehen (romano, 1954)
  • Ein Frühling im Tessin (romano, 1960)
  • Die Zeit danach (romano, 1961)
  • Letztes Jahr auf Ischia (romano, 1964)
  • Das glückliche Buch der a.p. (romano, 1970)
  • Romantrilogio:
    • Jauche und Levkojen (1975)
    • Nirgendwo ist Poenichen (1977)
    • Die Quints (1985)
  • Das eine sein, das andere lieben (romano, 1981)
  • Wenn du geredet hättest, Desdemona : ungehaltene Reden ungehaltener Frauen (fikciaj monologoj de famaj virinoj, 1983)
  • Die Stunde des Rebhuhns (membiografio, 1991)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.