Béla la 1-a (Hungario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla la 1-a
Persona informo
I. Béla
Naskiĝo ĉ. 1020
en Devín,  Hungario dum Arpadida erao
Morto 11-an de septembro 1063 (1063-09-11)
en Dömös,  Hungario dum Arpadida erao
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per morto per falo vd
Tombo Szekszárd vd
Religio kristanismo vd
Ŝtataneco Hungara reĝlando vd
Partio politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd
Familio
Dinastio Árpád-dinastio vd
Patro Vazul vd
Patrino Katun of Bulgaria vd
Gefratoj Andreo la 1-a de Hungario • Levente vd
Edz(in)o Richeza de Pollando, reĝedzino de Hungario vd
Infanoj Géza la 1-aLadislao la 1-a • Sophia of Hungary • Helen of Hungary • Lampert of Hungary • Euphemia of Hungary vd
Profesio
Okupo monarkopolitikisto vd
Reĝo de Hungario
Dum 10611063
Antaŭulo Andreo la 1-a
Sekvanto Salomono la 1-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
statuo de Belo la 1-a

Béla la 1-a (aŭ Belo, Behlo, erare Adalberto; naskiĝis ĉ. 1020 – mortis 1063) estis reĝo de Hungario (regis 1060–63).

Lia patro estis princo Vazul (Vasoj), nepo de Sankta Stefano, unua hungara reĝo. Kiam sankta Stefano - post morto de sia filo, Emeriko - nomumis heredonto ne Vazul-on, sed alian nepon Petron, Vazul ribelis, la reĝo blindigis lin en 1031. Filoj de Vazul fuĝis al Ĉeĥio poste al Pollando. Belo grave helpis en Pollando la tiean reĝon. Li gvidis la polan armeon kontraŭ la pomeranianoj kaj brile venkis. Tiel li geedziĝis kun filino de la reĝo, Richeza.

La ĉefnobeloj en 1046 hejmenvokis Andreon por renversi regadon de Petro. Andreo sukcese prenis la tronon kaj hejmenvokis ankaŭ sian fraton Belon. Andreo donacis al li trionon de la lando.

Dum Belo sukcese militiris, naskiĝis filo de Andreo (Salamon), kiun sia patro kronis en fruaĝo. Belo - pro malpliiĝinta fido de Andreo - iris denove al Pollando kaj en 1060 hejmenvenis kun armeo, helpo de Boleslavo la 2-a de Pollando. Andreo mortis en la frat-milito, Belo estis kronita en Székesfehérvár. Iom poste li kunvokis gvidantojn de lando tien. La homamaso ekster la urbaj muroj postulis restarigon de la praa kredo, religio, kutimoj. La reĝo petis tri tagojn por pripensi tion. Dum tio li kolektis soldatojn kaj disbatis la ribelantojn.

Dum regado de Belo okazis la lasta hungarlanda pagana ribelo fare de Johano, filo de Vata, kion venkis Belo en 1061. Li sukcese militiris kontraŭ Henriko la 3-a german imperistro, li reakiris la sudajn teritoriojn okupitajn fare de la kroatoj.

Belo organizis militiron kontraŭ Henriko la 4-a germana imperiestro pro ties apogo pri tronpostulo de Salamon, filo de Andreo. Dum la antaŭpreparoj suferis li akcidenton inter muroj de kastelo de Dömös (kolapsis la trono; laŭ alia versio, kapobatis lin tiel propra sceptro dum dormo).

Oni entombigis lin en la abatejo de Szekszárd, fondita de li.