Annakris Szimkat

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Annakris SZIMKAT kontribuis al la festlibroj de Gaston Waringhien (Li kaj ni, 1985), Reinhard Haupenthal (Menade bal püki bal, 1998), Fernando de Diego (Klaro kaj elasto, 2003 kaj Adolf Burkhardt (Esperante kaj ekumene, 2004). Krome li tradukis la broŝuron "Germana literaturo en traduko de Reinhard Haupenthal" de Adolf Burkhardt al la germana (2005).

Laŭ Esperante kaj ekumene (p. 10 kaj 359), li naskiĝis en 1944, loĝas en Solneĉnij (Солнечный, Rusio) kaj estas librotenisto, administristo kaj arkivisto. Sed konataj esperantistoj kiel Jorge Camacho, Utho Maier kaj Karl Heinz Schaeffer supozas, ke la nomo estas pseŭdonimo de Reinhard Haupenthal.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kritika respondo al la artikolo de "A. Szimkat (t.e. R. Haupenthal)" en Esperante kaj ekumene ne plu haveblas rete (inkluzive de arkivoj) ekde 2015, kun noto "Ĝi estas malaktuala eldono el jaro 2007". Se ne publikiĝis kaj legeblas pli nova eldono, artikoloj kaj recenzoj aŭ libroj eĉ legeblas se ili estas eĉ de antaŭ 2007. Tial la kompleta forpreno de la PDF-dosiero aspektas kiel cenzuro...