Olenjok

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olenjok
rivero
Bazaj informoj
Longeco 2 270 km
Fluo
Geografio
Landoj Rusio
Regionoj Saĥo
vdr

Olenjok (ruse Оленёк) estas rivero kun longo de 2 292 km en Krasnojarska regiono kaj Jakutio en meza Siberio (Rusio, Azio).

La rivero fontas en la mezsiberia montaro, ĉirkaŭ 200 km norde de la urbeto Ekonda kaj alfluas la maron ĉe Buolkalaĥ.

La fiŝriĉa Olenjok estas ŝipebla ekde Suĥana tra 965 km. Apud la rivero troviĝas la urboj Olenjok, Suĥana, Taimilir, Sklad, Ust-Olenjok kaj Buolkalaĥ.