Cho Namchul

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cho Namchul
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1923 (1923-11-30)
en Buan County
Morto 2-an de julio 2006 (2006-07-02) (82-jaraĝa)
en Seulo
Lingvoj korea
Ŝtataneco Sud-Koreio
Parencoj Cho Chikun
Okupo
Okupo goludisto
vdr

CHO Namchul (30-a de novembro, 1923 - 2-a de julio, 2006) estis profesia ludisto de goo (baduk en la korea). Li mortis pro maljuno je la aĝo 83.

Fojfoje lia nomo aperas kiel Cho Nam-ch'eolCho Nam-chul.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Cho naskiĝis en kampara vilaĝo en Buan, distrikto Norda Jeolla. Li iris al Japanio en 1937 por studi kun japana goisto Katani Minoru. En 1943 li revenis al Suda Koreio kaj profesiiĝis. Li estis fondinto de la korea landa goasocio. Dum multaj jaroj li estis la plej forta ludanto en Koreio. En 1983 li atingis la gradon 9-dan.

Oni nomas lin la fondinto de moderna korea goo.

Li estis onklo de fama japana goisto Cho Chikun.

Post lia morto, la korea prezidento Roh Moo-hyun honoris la memoron de Cho per medalo kaj floroj senditaj al lia familio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]