Svetozar Ĉoroviĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Svetozar Ĉoroviĉ
Persona informo
Naskiĝo 29-an de majo 1875 (1875-05-29)
en Mostar
Morto 17-an de aprilo 1919 (1919-04-17) (43-jaraĝa)
en Mostar
Mortis per malsano vd
Lingvoj serbabosna vd
Ŝtataneco Serbio vd
Familio
Gefratoj Vladimir Ćorović vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Svetozar ĈOROVIĈ (serbe Светозар Ћоровић; naskiĝis la 29-an de majo 1875 en Mostar; mortis la 17-an de aprilo 1919 en Mostar) estis unu el la plej eminentaj verkistoj el Hercegovino.

Li verkis unue patriotajn poemojn kaj ankaŭ dramojn. Plej gravaj estas liaj romanoj kaj noveloj, kiuj realisme priskribas la vivon kaj la religian kaj socian problemaron de sia hejmregiono. Lia ĉefverko estas Stojan Mutikaša, romano pri la evoluo de kamparana knabo al burĝa parvenuo.

Svetozar Ĉoroviĉ fondis gazeton Zora kaj redaktis gazeton Narod.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Sur la rivero, en: Antologio de la moderna bosnia-hercegovina novelo, Sarajevo 1989, paĝoj 13–17. Tradukis Branko Miljko kaj Mustafa Tandir.