Arŭa al-Sulajhi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arŭa al-Sulajhi
Reĝino de Jemeno
Persona informo
Naskiĝo 1048
en Jibla
Morto 1138
en Jibla
Religio islamo vd
Familio
Edz(in)o Al-Mukarram Ahmad vd
Parencoj Asma bint Shihab vd
Profesio
Okupo politikistomonarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Arŭa bint Aĥmad bin Muĥammed bin Al-Kasim al-Sulajhi (1048-1138)—ankaŭ nomata Sajjida Hurra kaj la Eta Reĝino de Ŝeba—estis la reganto, komence per siaj du edzoj, kaj poste memstare, de Jemeno dum pli ol 50 jaroj, de 1067 ĝis sia morto en 1138. Ŝi estis la plej granda reganto en la Sulajhida Dinastio, kaj la unua virino kiu ricevis la titolon huĝĝa en la ismailana branĉo de Ŝijaismo.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en 1048 en Haraz, kiu estis la centro de ismailanismo en Jemeno. Ŝi estis nevino de la tiama jemena reganto, Ali al-Sulajhi. Orfiĝinte en junaĝo, ŝi maturiĝis en la palaco ĉe Sanao sub la instruado de Asma al-Sulajhi, kunreganto kaj edzino de Ali al-Sulajhi. En 1066, 17-jaraĝe, ŝi edziniĝis al sia kuzo Aĥmad al-Mukarram al-Sulajhi, kaj ricevis la urbon Adeno kiel sian nuptan dotaĵon.


Religia Rango[redakti | redakti fonton]

Arŭa ricevis la plej altan rangon en la jemena da'wa, nome huĝĝa, de al-Mustansir en 1084. Tio estis la unua fojo en la historio de ismailanismo, ke virino atingis tian rangon. Ŝi sendis ismailanajn misiistojn al Guĝarato, kie ili establis ankoraŭ nun daŭrantan komunumon.


Fontoj[redakti | redakti fonton]

La artikolo estas bazita sur la angla vikipediero, kiu citas jenajn fontojn:

1. Sayyida Hurra. "The Isma’ili Sulayhid Queen of Yemen by Farhad Daftary"; en la libro Women in the Medieval Islamic World, redaktita de Gavin R. G. Hambly

2. Fatima Mernissi. The Forgotten Queens of Islam.