Dune

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dune

emblemo

literatura verko • romanserio • literatura trilogio
Aŭtoroj
Aŭtoro Frank Herbert
Lingvoj
Lingvo usona angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1965
Loko Usono
Eldonejo Chilton Company
Ĝenro soft science fiction • planeda kosma opero • social science fiction • sciencfikcio • aventura fikcio
Loko de rakonto Arrakis
Honorigoj Premio Nebulozo por la Plej Bona Romano • Premio Hugo por la Plej Bona Romano • Seiun Award for Best Translated Novel
vdr

Dune (Duno en la angla) estas grava sciencfikcia romano verkita de Frank Herbert, kiu aŭtoris kvin pliajn librojn en la sama serio, ĝis lia forpaso en 1986 ne verkinte ties finon.

Ĝi estis publikigita en 1965, sed estis antaŭe rifuzita de multaj eldonistoj. Ĝi tuj renkontis grandan sukceson kaj en 1965 kaj en 1966 gajnis la Premion Nebula kaj la Premion Hugo respektive.

La kompleta originala ciklo Duno konsistas el ses libroj:

  • Dune (Duno)
  • Dune Messiah (Mesio de Duno)
  • Children of Dune (Idoj de Duno)
  • God Emperor of Dune (Diimperatoro de Duno)
  • Heretics of Dune (Herezuloj de Duno)
  • Chapterhouse Dune (Ordendomo Duno)

Post la morto de Frank Herbert, lia filo Brian kaj Kevin J. Anderson daŭrigis la verkon per la Preludo al Duno (Prelude to Dune) kaj Legendoj de Duno (Legends of Dune), kun po tri libroj. La Preludo okazas en antaŭa generacio (t. e. la generacio de la avo de Paul Atreides) kaj konsistas el:

  • Prelude to Dune: House Atreides (Domo Atreides)
  • Prelude to Dune: House Harkonnen (Domo Harkonnen)
  • Prelude to Dune: House Corrino (Domo Corrino)

La Legendoj rakontas historiojn de la grandaj skoloj - la Bene Gesserit, la Mentatoj, la Gildo de Astronaŭtiko kaj la Suk Medicinistoj. Cetere ili rakontas pri la batalo kontraŭ pensmaŝinoj kaj la fondo de la Imperio. Konsistas el:

  • Legends of Dune: The Butlerian Jihad
  • Legends of Dune: The Machine Crusade
  • Legends of Dune: The Battle of Corrin

La historio disvolviĝas en planedo nomata Arrakis, kies neoficiala nomo estas Duno - pro ĝiaj grandegaj dezertoj kiuj entenas grandajn kvantojn da "spico", unika rimedo por kosma veturado sen movado, ege aprezata de ĉiuj kosme aktivaj nacioj. En la intrigo aperas kelkaj nobelaj familioj kiuj volas regi la universon - kaj rego/havo de la spico (do ankaŭ de la tuta Duno) estas nature vera gravaĵo por plenumado de tia intenco.

La traduko de la libro al Esperanto estas en progreso. Nuntempe la jam finitaj partoj estas haveblaj ĉe la jena ligilo: https://www.wattpad.com/myworks/340297986-duno-frank-herbert

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]