Richard Girulatis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Girulatis
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1878 (1878-08-21)
en Berlino
Morto 12-an de majo 1963 (1963-05-12) (84-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo futbalisto • futbala trejnisto
vdr

Richard Girulatis, naskita la 21-an de aŭgusto 1878, mortinta la 12-an de majo 1963, estis germana trejnisto pri futbalo.

Inter 1903 kaj 1908 li vivis en Usono. Reveninte al Germanio li iĝis trejnisto de la sporta klubo Union 92 Berlin. En 1912 li iĝis trejnisto de la klubo Tennis Borussia Berlin. EN 1914 la germana futbala asocio DFB komisiis Girulatis, ke li starigu nacian futbalan teamon por la olimpikoj de 1916, kiuj ne okazis pro la unua mondmilito.

En 1920 la Germana Altlernejo pri Sporto (Deutsche Hochschule für Leibesübungen) vokis lin kiel docenton; li tie produktis la unuan instruan filmon pri futbalo por DFB. Poste li estis trejnisto de la kluboj Hamburger SV kaj Hertha BSC.

En 1920 li publikigis futbalan instrulibron kun la titolo Fußball – Theorie, Technik, Taktik (futbalo – teorio, tekniko, taktiko). Jena citaĵo el tiu libro iĝis famega: "Dek unu amikoj vi devas esti, se vi volas atingi venkojn" (elf Freunde müsst ihr sein, wenn ihr Siege wollt erringen). Tiu devizo inspiris interalie la titolon de futbalista novelo de Sammy Drexel. Oni atribuis tiun frazon al postaj futbalistoj, ekzemple Sepp Herberger, sed verŝajne Girulatis mem transprenis ĝin de la tiama germana futbala premio, la "Viktoria-Statuo", kiu jam en 1903 portis tiun surskribon.