Maulbronn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maulbronn
urba komunumo de Germanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 75433
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 622  (2022) [+]
Loĝdenso 260 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 0′ N, 8° 49′ O (mapo)49.0002777777788.8108333333333Koordinatoj: 49° 0′ N, 8° 49′ O (mapo) [+]
Alto 251 m [+]
Areo 25,44 km² (2 544 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Maulbronn (Badenio-Virtembergo)
Maulbronn (Badenio-Virtembergo)
DEC
Maulbronn
Maulbronn
Situo de Maulbronn

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Maulbronn [+]
vdr
Maulbronn, monaĥeja korto

Maulbronn monaĥejo, interno de la "putodomo"

Maulbronn estas urbeto en Baden-Virtembergo (Baden-Württemberg), Germanio (koordinatoj: 49° 0′ N, 8° 49′ O). Ĝi evoluis ĉirkaŭ Cisterciana monaĥejo fondita en ĉi-loko en 1147.

En 1886 Maulbronn oficiale fariĝis urbo kaj restis administra centro ĝis 1938. Post la Dua Mondmilito multaj senhejmigitaj personoj (angle: displaced persons) venis al Maulbronn kaj konsiderinde pligrandigis la nombron de la loĝantoj.

Aparte grava estis la monaĥejo. Ĝi havis grandan influon ĝis, en 1504, ĝi estis sieĝata kaj okupata de la duko de Virtembergo. Post la reformacio ĝi estis transformita al protestanta seminario (Evangelischen Seminare Maulbronn und Blaubeuren) funkcianta ĝis hodiaŭ.

Hermann Hesse, kiu mem estis lernanto en la seminario, priskribis ĝin en "Sub la rado" (Unterm Rad), novelo kun aŭtobiografiaj trajtoj.

En 1993 la monaĥejo estis registrita kiel Monda Heredaĵo de UNESCO. Famaj personoj, kiuj estis lernantoj en la seminario (enkrampe la tempo de lernanteco tie):

Partnera urbo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]