Filatelisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Filatelisto, pentraĵo de François Barraud, 1929)

Filatelisto[1]filateliisto okupiĝas pri filatelo, do poŝtmarkojpoŝtaj tutaĵoj kaj la fako mem.

Tio povas kontentiĝi pri nura kolektado aŭ iĝi kvazaŭ scienca traktado de filatelo aŭ esti engaĝiĝo (honorofica) ĉe tiaj eventoj aŭ kluboj. Plejofte temas certe pri ŝatokupo. Sed profesiuloj komercas per altvaloraj kaj de kolektistoj ŝatataj aferoj havante almenaŭ sufiĉajn konojn ankaŭ pri historiaj faktoj ktp. Fakverkistoj kutime havas aliron al propraj aŭ publikaj fakliteraturkolektoj.

La plejparto de la filatelistoj estas malina. Ili ekzistas en kvazaŭ ĉiu aĝogrupo kaj socia klaso, tamen senteblas malkresko de intereso prifilatela ĉe junuloj. Tio ŝuldiĝas memkomprenebla ankaŭ al la perdiĝinta signifo de klasikaj, paperaj leteroj private kaj neprivate. Sekve ŝajnas filatelo hodiaŭ esti hobio de grandaĝuloj.

Laŭ taksoj ekzistas en Germanujo ĉ. inter unu kaj tri milionoj da kolektantoj el kiuj nur malmulto estas organizata en filatelistaj kluboj kies plua ekzisto eble baldaŭ minacatas pro mankantaj novaj membroj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • "Beruf Philatelie – Berufsphilatelisten." Ĉe: Wolfgang Jakubek: Knaurs Briefmarkenbuch. Die ganze Welt der Philatelie. Droemer Knaur, München / Zürich 1976, ISBN 3-426-02244-3, p. 263-264
  • "Der Philatelist in den Augen von Nichtsammlern." Ĉe: Briefmarkenspiegel. Aŭgusto 2008, p. 32.
  • Wolfgang Maassen: "Handel im Wandel." Ĉe: Phila Historica nr. 2/2018, p. 36-47; ĉi tie priskribatas la profesia filatela agado kaj la ŝanĝoj dum la lastpasintaj jardekoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ PIV

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]