Kay Sage

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kay Sage
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1898 (1898-06-25)
en Watervliet
Morto 8-an de januaro 1963 (1963-01-08) (64-jaraĝa)
en Woodbury
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Patro Henry M. Sage
Patrino Anna Wheeler Sage
Edz(in)o Yves Tanguy • Ranieri Bourbon del Monte Santa Maria
Okupo
Okupo pentristo • aŭtobiografo • taglibristo • ilustristo • poeto • artisto • produktoro
Verkoj On the Contrary
Tomorrow is Never
vdr

Katherine Linn SAGE (naskiĝinta je la 25-a de junio, 1898 - mortinta je la 26-a de junio, 1963), kutime konata kiel Kay Sage, estis superrealista artistino kaj poetino. Ŝi naskiĝis en Albany, Nov-Jorkio, la dua filino de prospera supra mezklasa familio. Multe da sia juneco pasis ŝi vojaĝante tra Eŭropo kun sia patrino, libera animo kies sufiĉega kvanto da mono permesis ŝin indulgi nesatigeblan vagemecon.

Sage setlis en Rapallo, Italio por alcecli artajn studojn en Romo dum la fruaj 1920-aj jaroj. En 1924, ŝi konatiĝis kun la Princo Ranieri di San Faustino, itala noblulo kiu estiĝis ŝia unua edzo. Sed la vivo de la senfaraj riĉuloj ne satigis ŝin; post dek jaroj en la sociala cirkvito, kiun ŝi poste nomus "senmova marĉo," ŝi apartiĝis de sia edzo kaj vere ekalcelis siajn artajn aspirojn.

Sage gravitiĝis al Parizo kaj kuniĝis kun la superrealisma movado. Unue ŝi ne estis rigardita tute varme per la superrealistoj, verŝajne malpli pro sia virineco (kvankam ili ja estis iom da "knabo-klubo") ol pro sia aristokrata, privilegia fono kiel la "Princino San Faustina." Ĉirkaŭ 1937 ŝi estis prezentita al kunpentristo Yves Tanguy fare de sia amiko Heinz Henghes kaj komencis longdaŭran interrilaton kun li.

Je la erupto de la Dua Mondmilito, Sage reekloĝis en Usono kaj aranĝis, ke kelke da siaj francaj kunartistoj ankaŭ rifuĝiĝi en Usono, inkluzive de Tanguy, kiu baldaŭ estiĝis ŝia dua edzo.

Sage kaj Tanguy geedziĝis en Reno, Nevado, je la 17-a de aŭgusto, 1940. Post la milito, la geedzoj aĉetis maljunan biendomon en Woodbury, Konetikuto kaj konvertis ĝin al artista ateliero. Ili pasus la ceteron de iliaj vivoj pentrante tie.

Kiam Tanguy mortis en 1955, Sage estis profunde kortuŝita. Ŝi pentris malpli kaj malpli, ŝia foje sprita poezio ironiiĝis kaj cinikiĝis, kaj ŝi estiĝis preskaŭa ermitino. La malgranda kvanto da energio, kiun ŝi povis elvoki estis elspezita plejparte por defendi la laboron de Tanguy kontraŭ kritikistoj.

Unua provo de sinmortigo malsukcesis en 1959. La dua sukcesis je la 9-a de junio, 1963, tri tagojn post ŝia naskiĝtago. Ŝi estis dekses-kvar-jaraĝa. Ŝiaj cindroj estis ŝutitaj sur la marbordo de Bretonio, kun tiuj de ŝia edzo.

Eble neeviteble, kritikistoj havas inklinon konsideri la pentraĵojn de Sage en la ombro de tiuj de ŝia edzo Yves Tanguy. Veras, ke la pentraĵoj de Sage, kiel tiuj de ŝia edzo, montras grandajn, superrealajn pejzaĝojn, sed la strangaj formoj, kiuj travagas ŝiajn mondojn, estas tiel similaj al tiuj de Giorgio de Chirico kiel ili estas al tiuj de Tanguy.

Kompare de, ekzemple, Morgaŭ estas Neniam de Sage, kun ĝia drapiritaj figuroj leviĝante el la nebulo enhavita per skafoldo, kun Multiplication des Arcs de Tanguy, kun ĝiaj miksiĝantaj amasoj de ŝtonetoj ŝlimumantaj ĉirkaŭ spendantaj, akraj blokoj de lumo, montras du tre eksterterajn, sed tre malsamajn, universojn.

Nekompleta Verkaro[redakti | redakti fonton]

Verkoj Kun Konataj Datoj[redakti | redakti fonton]

  • 1938 A Little Later (Iome Pli Malfrue)
  • 1939 My Room Has Two Doors (Mia Ĉambro Havas Du Pordojn)
  • 1939 This Morning (Ĉi Tiu Mateno)
  • 1940 Danger, Construction Ahead (Danĝero, Konstruataĵo Antaŭen)
  • 1942 Margin of Silence (Marĝeno de Silento)
  • 1942 The Fourteen Daggers (La Dek-Kvar Ponardoj)
  • 1944 From Another Approach (El Alia Alveturejo)
  • 1944 I Saw Three Cities (Mi Vidis Tri Urbojn)
  • 1944 In the 3rd Sleep (En la Tria Dormo)
  • 1944 The Upper Side of the Sky (La Supra Flanko de la Ĉielo)
  • 1947 Ring of Iron, Ring of Wool (Ringo de Fero, Ringo de Lano)
  • 1949 The Instant (La Momento)
  • 1950 The Morning Myth (La Matena Mito)
  • 1950 Small Portrait (Malgranda Portreto)
  • 1951 Men Working (Viroj Laborantaj)
  • 1951 Tomorrow for Example (Morgaŭ, Ekzemple)
  • 1951 Unusual Thursday (Nekutima Ĵaŭdo)
  • 1952 On the Contrary (Je la Kontraŭa)
  • 1953 Third Paragraph (Tria Alineo)
  • 1954 No Passing (Neniu Paso)
  • 1955 Tomorrow is Never (Morgaŭ estas Neniam)
  • 1956 Le Passage (La Pasejo)

Verkoj Kun Nekonataj Datoj[redakti | redakti fonton]

  • Summer (Somero)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]