Oksana Zabuĵko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oksana Zabuĵko
Persona informo
Naskonomo Оксана Стефанівна Забужко
Naskiĝo 19-an de septembro 1960 (1960-09-19) (63-jaraĝa)
en Lucko, Volina provinco,  Ukraina Soveta Socialisma Respubliko
Lingvoj ukraina
Ŝtataneco Ukrainio
Alma mater Faculty of Philosophy, Taras Shevchenko National University Kyiv
Okupo
Okupo poeto • filozofoverkisto • eseisto • literaturkritikisto
TTT
Retejo http://www.zabuzhko.com/
vdr

ZABUĴKO Oksana ukraine Оксана Забужко (naskiĝis la 19-an de septembro 1960 en Lucko) - ukraina poetino, prozisto, eseisto, literatur- kaj kulturologo.

Studis filozofion en Kijiva Universitato, doktoriĝis pri filozofio je la temo "Estetika naturo de liriko kiel speco de arto" (1987). Instruis ukrainologion en diversaj universitatoj de Usono (1992-1994); nun - supera kunlaboranto de akademia Skovoroda Instituto de Filozofio.

La unua poemaro "La maja prujno" (ukraine "Травневий іній") aperis en 1985. Ŝiaj poemoj estas tradukitaj en ĉ. 30 lingvojn.

La plej fama romano "Kampesplorado de l'ukraina sekso" (ukraine "Польові дослідження з українського сексу") nur en la ukraina lingvo de 1996 estis eldonita 8-foje kaj tradukita en 10 lingvojn. Novelaro "Fratino, mia fratino" (2003), romano "Muzeo de forlasitaj sekretoj" (2009).

Aŭtoris multajn kulturologiajn artikolojn kaj eseojn, eldonitajn en Ukrainio kaj eksterlande.

Ricevis multajn premiojn en Usono, Germanio, Aŭstrio, Rumanio, Ĉeĥio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]