Mimi Parent

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mimi Parent
Persona informo
Naskonomo Marie Parent
Naskiĝo 8-an de septembro 1924 (1924-09-08)
en Montrealo
Morto 14-an de junio 2005 (2005-06-14) (80-jaraĝa)
en Villars-sur-Ollon
Lingvoj franca
Ŝtataneco Kanado
Alma mater École des beaux-arts de Montréal
Familio
Patro Lucien Parent
Okupo
Okupo artisto • pentristo • vidartisto
vdr

Mimi PARENT (naskiĝinta je la 8-a de septembro, 1924 - mortinta je la 14-a de junio, 2005), naskiĝinta kiel Marie PARENT en Montrealo, estis kanada superrealista artistino.

Enfants de Lucien Parent

Ŝi estis la oka el naŭ infanoj de la arĥitekto Lucien Parent. Inter 1942 kaj 1947 ŝi studis ĉe la École des Beaux-Arts de Montréal, kie ŝi konatiĝis kun la artisto Jean Benoît (kiun edzigis ŝi en 1948). En 1947 ŝi havis ŝian unuan unuvirinan ekspozicion ĉe la Galerio Dominio en Montrealo, kiu laŭdon ricevis de la magazino Time.

En 1948 ŝi ricevis la medalon de Cézanne kaj ekspoziciis ĉe la "Superrealisma Entrudiĝo en la Regon de la Sorĉisto" en Novjorko en 1960 kaj en 1966 havis unuvirinan ekspozicion ĉe la Galerio "Maya" en Bruselo. Ŝi ankaŭ ekspoziciis en Ĉikago, Londono, Lausanne, kaj Frankfurto. Ŝi helpis kun la organizon de la "Exposition inteRnatiOnale du Surréalisme (EROS), kiu okazis de la 15-a de decembro, 1959 ĝis la 15-a de februaro, 1960 en Parizo, kun la katalogo de la ekspozicio desegnita per Parent kaj Duchamp. La ekspozicia katalogo, titole Boite Alerte - Missives Lascives estis prezentita kiel verda skatolo en kiu ideoj povis esti "poŝtitaj."

Ŝi vivis kaj laboris en Parizo, Francio. Ŝi mortis en Svislando.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]