Christian Geist

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Geist
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1640 (1640-01-01)
en Güstrow
Morto 27-an de septembro 1711 (1711-09-27) (71-jaraĝa)
en Kopenhago
Mortokialo pesto
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioSvedio
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Christian Geist (* ĉ. 1640 en Güstrow; † 1711 en Kopenhago) estis orgenisto kaj komponisto de la Nordgermana Orgenskolo.

Vivo kaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Manuskripto de moteto de Geist, 1672

Sian unuan muzikedukadon Geist ricevis de sia patro Joachim, kiu estis kantoro. Sian unuan postenon Geist trovis ĉe la kortego de la duko de Meklenburgo. Komence de 1670 Geist iĝis basisto ĉe la dana kortegokapelo helpe de rekomendo de la duko. En la samjara junio li trovis orgenistan postenon en Stokholmo, kiun li tenis ĝis 1680. Finfine li translokiĝis al Kopenhago,kie li aktivis kiel orgenisto ĉe la preĝejo Sankta Spirito kaj kelktempe ĉe la preĝejo Triunuo, ĝis kiam li kune kun sia edzino kaj gefiloj en 1711 iĝis viktimo de la pesto.

De Christian Geist estas konservitaj du profanaj kaj pluraj sakralaj voĉkantaj verkoj samkiel tri orgenĥoraloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]