Codex Leicester

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Codex Leicester (kodekso Lejkester) estas aro de ĉefe sciencaj skribaĵoj de Leonardo da Vinci. Ĝi estas nomita laŭ Thomas Coke, kiu iĝis unua grafo de Leicester kaj aĉetis la kodekson en 1717.

Enhavo de la kodekso[redakti | redakti fonton]

La kodekso konsistas el 18 paperfolioj, ĉiu folio estas faldita unufojon kaj ambaŭ flankoj estas surskribitaj. Entute la dokumento enhavas do 72 paĝojn.

La aparta eco de la manuskripto estas la inversa skribo, t.e. ke necesas meti ĝin antaŭ spegulo por legi la tekstojn.

Ekde la 20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Nuntempe ĝi apartenas al Bill Gates, kiu aĉetis ĝin adjudike en 1994 kontraŭ la sumo de ĉirkaŭ 30 milionoj da usonaj dolaroj.

La kodekso estas ekspoziciata ĉiujare en alia loko. Tiel en 2004 ĝi estis en la kastelo Chambord.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]