Auetal
Auetal | ||||||
| ||||||
neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Malsupra Saksio | |||||
Distrikto | Distrikto Schaumburg | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 05752, 05753 | |||||
Poŝtkodo | 31749 | |||||
Aŭtomobila kodo | SHG | |||||
Oficiala Municipokodo | 03257003 | |||||
Subdivido | 16 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Thomas Priemer | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Adreso de la administrejo | Rehrener Straße 25 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 6346 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 52° 14′ N, 9° 14′ O (mapo)52.2338888888899.2372222222222Koordinatoj: 52° 14′ N, 9° 14′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 192 m | |||||
Areo | 62,15 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.auetal.de/ | |||||
Auetal (germane: "valo de la rivereto Aue aŭ formale Bückeburger Aue") estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Schaumburg de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 6346 loĝantojn sur areo de 62,15 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 102 loĝantoj/km². Auetal estas parto de la komunumaro germane nomata Samtgemeinde Eilsen, administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de pluraj taskoj kaj servoj.
Tute skeme eblas diri, ke la komunumo el entute 16 loĝlokoj situas inter la regionocentraj urboj Dortmund sudokcidente kaj Hanovro nordoriente. Ĉiuj gravaj trafikaj arterioj sekvas tiun linion. Interalie la germana aŭtovojo A2 distranĉas la larĝan valon de la rivereto Bückeburger Aue, kiu fontas en la komunumoparto Hattendorf kaj post 39 kilometroj enfluas la pli larĝan riveron Weser survoje al la Norda Maro.
La teritorio havas komunan limon interalie kun Stadthagen, Pohle kaj Apelern.
Gefiloj
[redakti | redakti fonton]- Johano de Indagine, klerulo kaj kartuziano
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|